Enirejo
Enirejo
Pri Bô Yin Râ
Pri lia nomo
Teksteroj
Pri la tradukoj
Ligiloj

 

Vi estas kore bonvena

al la retejo de Alfred Rehfeldt.

Ĝi entenas Esperanto-tradukojn de la sekvantaj libroj el la spirita Instrua Verkaro de Bô Yin Râ  (J. A. Schneiderfranken), verkaro, kiu estas destinita por “serĉantoj”.

La Sekreto

La Libro pri la Vivanta Dio

Busto de Bô Yin Râ (1936), skulptita de Theodore Georgii (1883 - 1963)

La Libro pri la Transa Mondo

Elŝuteblas:

La Sekreto

La Libro pri la vivanta Dio

La Libro pri la Transa Mondo

 La Libro pri la Homo

La Libro de la Reĝa Arto

La Vojo al Dio

La Libro de la Amo

La Senco de la Vivo

La Libro pri la Feliĉo

La Libro de Interparoloj

Vortoj de Vivo

Releviĝo

La Alta Celo

Mondoj

:La Mistero de Golgota

La Libro de Konsolo

La Fantomo de la Libereco

Fajreroj (Germanaj Mantroj)

La Vojo de miaj Disĉiploj

Hortus Conclusus ( Ĉirkaŭfermita Ĝardeno)

Spirito kaj Formo

La Sag’o de Johano

La Libro pri la Homo

La Libro de la Reĝa Arto

La Vojo al Dio

La Libro de la Amo

La Senco de la Vivo

La Libro pri la Feliĉo

La Libro de Interparoloj

Vortoj de Vivo

Releviĝo

La Alta Celo

Mondoj

La Mistero de Golgota

La Libro de Konsolo

Vi povas elŝuti ĉiun el la tradukoj en vian komputoron por privataj celoj. Ili estas elŝuteblaj kiel pdf-dosieroj (printeblaj sur paper-formato A5 [148 x 210 mm], escepte de la libro “Mondoj”, kiu havas la formaton A4 [210 x 297  mm]). Se vi printas ilin, bonvolu fari po nur unu aŭ malmultajn ekzemplerojn, ĉar kaj la originalaj verkoj kaj la tradukoj estas sub la kopirajto de la eldonejo Kober-Verlag Bern, Svisio. - Por malfermi pdf-dosieron, klaku la koncernan ligilon ĉi-apude aŭ sube, kaj storu la dosieron sur via durdisko.

Por legi la tekston, vi bezonas la programon “Adobe Acrobat Reader”. Se ĝi ne jam estas instalita en via komputoro, vi povas senkoste elŝuti ĝin je la sekvanta TTT- adreso: http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep2.html

La Fantomo de la Libereco

Fajreroj (Germanaj mantroj)

La Vojo de miaj Disĉiploj

Hortus Conclusus (Ĉirkaŭfermita Ĝardeno)

Spirito kaj Formo

La Saĝo de Johano

Leteroj al unu kaj multaj

Pli da Lumo

 


“La Sekreto” estas la sola rakontoforma libro de la aŭtoro. Ĝi priskribas la someran vojaĝon de tri viroj tra Italio, unu el kiuj montriĝas al la aliaj kiel vera inicito. En interparoladoj li rivelas al la kunvoja ĝantoj, detale kaj tre precize, la spiritan instruon kiun li mem ricevis. Laŭ tiu eminente praktika instruo la “vojo” komenciĝas en la ĉiutaga vivo kaj kondukas, sur sep ŝtupoj, al la unuiĝo kun la propra spirita prafundo.

La Sekreto (pdf-dosiero, 755 KB)

 


“La Libro pri la Vivanta Dio” estis prave nomata “la centra libro” de la spirita verkaro de l’ aŭtoro, pro la ampleksa gamo de la temoj traktitaj. Jen la kompleta listo de ĉapitro-titoloj:

Enkonduko -  „La tabernaklo de Dio estas kun la homoj“ - La „Blanka Loĝio“ - Supersenseca spertado - La vojo - „En Sof“ - Pri serĉado de Dio - Pri farado kaj agado - Pri sankteco kaj peko - La „okulta“ mondo -  La kaŝa templo - Karmo - Milito kaj paco - La unueco de la religioj - La volo al lumo - La altaj kapabloj de ekkono - Pri la morto - Pri la spirito - La pado de perfektiĝo - Pri la eterna vivo - En la oriento loĝas la lumo - Fido, talismano, kaj bildo de dio - La magio de l’ vorto - Voko el Himavat - Danko - Epilogo.

La Libro pri la Vivanta Dio (pdf-dosiero, 876 KB)

Leteroj al unu kaj multaj

Pli da Lumo

En la hispana:

El Libro del Dios Viviente

El Libro del Más Allá

 El Libro del  Ser Humano

 

Jen hispana traduko de tiu ĉi libro

 


En la enkonduko de “La Libro pri la Transa Mondo” la aŭtoro diras:      “Kiel vojaĝa gvidlibro priskribas al vi regionojn de la terglobo, kiujn vi neniam vidis, tiel same estu nun dirata al vi tio esenca pri la lando ankoraŭ nekonata al vi, en kiu vi troviĝos kapabla sperti post via morto, indiferente, ĉu vi povas kredi nun je la ebleco de tia spertado, aŭ ne. - Samtempe tiu ĉi libro celas liberigi vin de kelkaj eraroj, katenantaj vin, kiam vi pensas pri la mortintaj homoj amitaj de vi dum ilia surtera vivo.”

La Libro pri la Transa Mondo (pdf-dosiero, 506 KB)

Jen hispana traduko de tiu ĉi libro

 


Kune kun la du antaŭaj libroj, la “Libro pri la Homo” formas “trilogion”, kiu okupas centran lokon en la instrua verkaro. Jen la titoloj de la ĉapitroj:

Enkonduko  -  La mistero “viro kaj virino”  -  La vojo de la virino  -  La vojo de la viro  -  La edzeco  -  La infano  -  La nova homaro  -  Epilogo  -  Fina instruo

La Libro pri la Homo (pdf-dosiero, 402 KB)

Jen hispana traduko de tiu ĉi libro

 


“La Libro de la Reĝa Arto” kunigas tri malgrandajn librojn, per kiuj Bô Yin Râ unuafoje turnis sin al serĉantoj. La esprimo “Reĝa Arto” havas rilaton al la Hinda raĝa-jogo. Jen la titoloj de la ĉapitroj:

Parto I:  La lumanto al la serĉanto  -  La rikolto  -  La infinitobla Unu  - Ekkonu vin mem  -  Pri la spiritaj majstroj  -  Danĝero de la vanteco

Parto II:  La sojlo  -  La demando de l’ reĝo  -  La migrado  -  Paska nokto  -  Unuiĝo

Parto III:  Al ĉiuj strebantaj al la lumo  -  La instruo pri la volo al ĝojo  -  Epilogo

La Libro de la Reĝa Arto (pdf-dosiero, 528 KB)

 


La libro ”La Vojo al Dio” indikas kaj markas tiun ĉi spiritan vojon plej klare. La ĉapitroj:

Iluzio, kredo kaj fido  -  Scio certa  -  Sonĝo de la animoj  -  Vero kaj realo  -  Jes kaj ne  -  La granda batalo  -  La perfekteco

La Vojo al Dio (pdf-dosiero, 332 KB)

 


“La Libro de la Amo” temas pri “la eterna, pramonda forto, kiu spirite majstras ĉiujn fortojn de tiu ĉi tero”. La ĉapitroj:

Enkonduko  -  La plej granda amanto  -  Pri la prafajro de la amo  -  Sava lumo  -  La krea forto de la amo

La Libro de la Amo (pdf-dosiero, 452 KB)

 


La libro “La Senco de la Vivo” prilumas demandojn, kiujn metas al si multaj homoj, al kiuj la provo doni sencon al la homa ekzistado aperas kiel nesolvebla problemo.

 

Alvoko  -  La peko de la prapatroj  -  La plej alta posedo  -  La “malbona” homo  -  Montriĝo de la mondo de lumo  -   Signifo de la silentado  -  Vero kaj veroj  -  Fina  ĉapitro

La Senco de la Vivo (pdf-dosiero, 435 KB)

 


“La Libro pri la Feliĉo montras al sia leganto, ke oni vere ne atendas de li rezignon pri surtere spertebla feliĉo, sed ke li eĉ havas  la devon konkeri la surteran feliĉon al li atingeblan.”

Preludo  -  La devo esti feliĉa  -  „Mi“ kaj „Vi“  -  Amo  -  Riĉeco kaj malriĉeco  -  La mono  -  Optimismo  -  Epilogo

La Libro pri la Feliĉo (pdf-dosiero, 363 KB)


 

“La Libro de Interparoloj lasas la leganton partopreni en multo, kiu en mia spirite direktita tera spertado fariĝis signifoplena por mi, kaj samtempe peras al li profundajn rigardojn en eternajn regionojn.”

Konfeso  -  Scio kaj okazado  -  Lumo kaj ombro  -  La potenco de la spirito  -  La juvelo de la koro  -  Transiro  -  La interparolo pri la plej interna oriento  -  La interparolo pri la forpaso de perfektiĝinto  -  La floroĝardeno  -  La malbonaj disĉiploj  -  La nokto de provo  -  Individueco kaj personeco  -  La regno de la animo  -  Trovi sin mem  -  Pri la pli aĝaj fratoj de la homaro  -  Magio

La Libro de Interparoloj (pdf-dosiero, 444 KB)


 

La libro Vortoj de Vivo” estas unika en la instrua verkaro de la aŭtoro, estante solenaj vortoj de Dio, estiel la eterna vivo, direktitaj al la individua animo, kiu fine respondas feliĉoplene per solena promeso”.

Alvoko  -  Mi  -  Eniro en sin mem  -  Amo  -  Agado  -  Batalo  -  Paco  -  Forto  -  Vivo  -  Lumo  -  Fido Iluminiĝo  -  Solena promeso

 

Vortoj de Vivo (pdf-dosiero, 329 KB)


En la libro „Releviĝo“ la aŭtoro traktas temojn „de granda signifo por ĉiu serĉanto, kiu volas, leviĝante el eraro kaj tomba aero, veni al spirita ‚releviĝo‘”. Inter ili troviĝas la nocio “Dia ĉiopoveco”, kiu pli kaj pli malfaciligas al multaj homoj la aliron al religiaj aŭ spiritaj aferoj.

Antaŭparolo  -  Releviĝo  -  La scio de la saĝuloj  -  Leĝo kaj hazardo  -  Vana penado  -  Okultisma karnavalo  -  Internaj voĉoj  -  La magio de timo  -  Limoj de la ĉiopoveco  -  La nova vivo  -  Festa ĝojo  -  Valoro de la rido  -  Venki sin mem  -  Perfektiĝo

 

Releviĝo (pdf-dosiero, 540 KB)


La libro “La Alta Celo” traktas “kelkajn demandojn, kiuj devas esti solvitaj, se la plej alta el ĉiuj spiritaj celoj fariĝu atingebla”.

Gvida parolo  -  La voko de la spirito  -  La du vojoj  -  Pri serĉado kaj trovado  -  Pri la eterna lumo  -  Pri la koloroj de la lumo  -  Pri la alta celo  -  Pri la vojoj de la antikvuloj  -  Pri la beno de laboro  -  Pri la potenco de la amo  -  La majstro el Nazareto

La Alta Celo (pdf-dosiero, 281 KB)

 


En la antaŭparolo de „Mondoj“, la aŭtoro diras: „En tiu ĉi libro la vorto estos akompanata de ilustra bildo, kaj ambaŭ kune helpu malfermi al vi la altajn regnojn de la animo.“ Ĝi entenas serion da 20 pentraĵoj.

Antaŭparolo  -  La gvidado  -  La reveno  -  La vidaĵoj  -  Epilogo

Mondoj (pdf-dosiero, 9.6 MB )


 

 

La libro „La Mistero de Golgota“  traktas „tre diversspecajn aferojn, pri kiu la serĉanto devas esti akirinta en si klarecon, se lia serĉado ne konduku lin sur vojojn de eraro“.

Enkonduko  -  La mistero de Golgota  -  La plej terura el niaj malamikoj  -  Amo kaj malamo  -  Kreskado de la animo  -  Spirita gvidado  -  Okultismaj ekzercoj  -  Mediumismo kaj arta kreado  -  Ĉe la fonto de vivo  -  La neebleco „fariĝi membro de la Blanka Loĝio“  -  Malsaĝaj elpensaĵoj

La Mistero de Golgota (pdf-dosiero, 437 KB


 

„La Libro de Konsolo estas skribita por homoj, kiuj bezonis, sed ne trovis veran konsolon, kaj inklinas renkonti ĉiun konsolan parolon kun malkonfido.“

Pri sufero kaj konsolo  -  Pri la sufero  -  Pri diversaj malsaĝaĵoj  -  Pri la konsola forto de la laboro  -   Pri la konsolo de funebrantoj

La Libro de Konsolo (pdf-dosiero, 160 KB)


 

 
 

La libro „La Fantomo de la Libereco“ traktas precipe pri social-etikaj temoj el la spirita vidpunkto de l’ aŭtoro. La lasta ĉapitro montras al la leganto rektan vojon por atingi la konscion pri sia interna realo.

Fatamorgano  -  Neceseco  -  Komuneco  -  Aŭtoritato  -  Partiemo  -  Misa ekonomiumado  -  Konkurenco  -  Sloganoj  -  Memprezentado  -  Religio  -  Scienco  -  Konscio pri la realo

La Fantomo de la Libereco (pdf-dosiero, 287 KB)


 

„Fajreroj (Germanaj Mantroj) / Praktika Uzado de Mantroj“ entenas serion da germanlingvaj mantroj formitaj de Bô Yin Râ, kune kun mallonga instrukcio pri ilia uzado. Por legantoj kiuj ne konas la prononcon de la germana lingvo, mi aldonis fonetikan transskribon de ĉiu mantro per signoj de la Internacia Fonetika Alfabeto, kaj krome laŭvortan Esperantan tradukon. La fonetikaj signoj estas detale klarigitaj en aparta listo je la fino de la libreto.

Fajreroj (Germanaj Mantroj) / Praktika Uzado de Mantroj (pdf-dosiero, 148 KB)


 

„La libro „La Vojo de miaj Disĉiploj“ parolas pri la plej gravaj temoj koncernantaj ĉiun serĉanton, kiu rigardas sin kiel spiritan disĉiplon de mia instrua verkaro.“

 Kiun mi rigardas kiel mian disĉiplon  -  Necesa distingo  -  Nenecesa memturmentado  -    Neeviteblaj malfacilaĵoj  -  Dinamika fido  -  La plej granda obstaklo  -  La disĉiplo kaj liaj vojokunuloj  -  Interna vivo kaj ekstera mondo  -  Kiel miaj libroj estu uzataj

La Vojo de miaj Disĉiploj (pdf-dosiero, 319 KB )


 

La libro „Hortus Conclusus“ ( Ĉirkaŭfermita Ĝardeno) estas la lasta el la instrua verkaro, kiu mem portas la saman nomon. Jen la titoloj de la ĉapitroj:

Interparolo je la pordo  –  Pri la simpleco en ĉio eterna  –  Pri ŝanĝo de loko kaj pri „ŝtupoj“  –  Pri diversaj konscioniveloj kaj pri helpo al suferantoj  –  Pri la konscio de la forpasintoj  –  Pri la alta risko de helpanto  –  Pri la karikaturo de la eterna „mi“  –  Pliafoje pri vero kaj realo  –  Pri tempa kaj eterna spacoj  –  Pri aziaj religiaj tekstoj  –  Pri la mistero de l’ Oriento  –  Pri la diversaj formoj de religio  –  Pri konsento kaj kredo  –  Pri eraraj bildoj de Dio  –  Pri la celo de ĉiu instruado  –  Kiurilate mi estas nur transdonanto  –  Al kiu mi havas nenion por diri  –  Pri la savo de la eterna animo  –  Pri la prokrastanta demandemo  –  Pri la tempa kaj eterna animoj  –  Kio restas post la morto  –  Pri nomo kaj provizoraĵo  –  Kion oni mem konkludu  –  Pri granda subtaksado  –  Pri la dilemo de animzorgantoj  –  Kiel tio eterna estas al si mem „natura“  –  Fino kaj adiaŭo  – – –  Definitiva listo de mia kompleta instruverkaro

Hortus Conclusus (Ĉirkaŭfermita Ĝardeno) (pdf-dosiero, 346 KB)


 

La aŭtoro verkis la malgrandan libron „Spirito kaj Formo“ por montri, „kiom signifoplene estas por ĉia memformado kaj ĝenerala formado, ke oni rilatigu sin al la strukturo de l’ eterna spirito“. La ĉapitroj:

La demando  -  Ekstero kaj interno  - Loĝejo kaj ĝia enhavo  -  La formo de la ĝojo  -  La formo de la sufero  -  La arto de la vivo

Spirito kaj Formo (pdf-dosiero, 144 KB)


 

En la libro „La Saĝo de Johano“ la aŭtoro montras, kio el la realo de la vivo kaj morto de Jesuo estas konata al li kiel spirita certaĵo. La ĉapitroj:

Enkonduko  -  La bildo de l’ majstro  -  La surtera vojo de la Lumanto  -  La finiĝo  -  La mesaĝo  -  La pura instruo  -  La parakleto  -  Epilogo

La Saĝo de Johano (pdf-dosiero, 244 KB)


 

La libro „Leteroj al unu kaj multaj“ estas kvazaŭ „sumo“ de la korespondado, en kiu Bô Yin Râ respondis al demandoj senditaj al li de legantoj. Ĝi ampleksas antaŭparolon, 30 leterojn, kaj epilogon.

Leteroj al unu kaj multaj (pdf-dosiero 400 KB)


 

„La libro ‚Pli da Lumo‘ estas kolekto da traktaĵoj, kiuj temas pri la diversaj formoj de serĉado de spirita lumo, kiujn la tera homo kreis al si ekde la plej fruaj tempoj de lia apero sur tiu ĉi planedo.“ La titoloj de tiuj traktaĵoj:

Enkonduko  ‒  Al tiuj, kiuj laciĝis de dormado  ‒  La arkitektoj je la katedralo de la homaro  ‒  Teozofio kaj pseŭdoteozofio  ‒  Pri la tri ŝtupoj  ‒  Kion oni plene ekkomprenu  ‒  La mistero de artisma esprimado  ‒  Okcident-orienta magio  ‒     La lumo de la spirito en kristanismo  ‒  La sekreto de la malnovaj katedralkonstruaj frataroj  ‒  Pri la ĝusta diservo

Pli da Lumo (pdf-dosiero 408 KB)

La adreso de tiu ĉi retejo estas: http://boyin-ra.org/esperanto Dato de la lasta aktualigo:  18a de aprilo 2016

Tiu ĉi retejo uzas la tiparon “Times New Roman”

supren