|
El la libro “La sekreto” (entenata en tiu ĉi retejo):
“… skeptiko kaj mistiko estas en tre proksima parenca rilato! - Kiu ne havas en si ioman skeptikon, sentos nenian bezonon ekscii, kio okazas malantaŭ la kurteno, je kies
bildteksaĵoj li estas admonata kredi…”
“Viaj instruintoj diris al vi: ‹Tre saĝa estas la klare lumanta homa intelekto, kiu scias lumigi ĉion, kio celas kateni la homan
konscion en mallumo!› Sed jam de longe vi scias, ke via intelekto faris vin sklavo de milobla eraro, kaj saĝa vi komencas fariĝi, kiam vi diras al vi, ke neniam via intelekto solvos
la enigmojn, kiuj vin ĉirkaŭas en tiu ĉi tera nokto! —” “Pensado pri spiritaj aferoj eble povas certamaniere progresigi vin, sed ĝi ne kondukos vin al
la celo! Tiumaniere vi ja povas akiri kelkan scion apartenantan al tiu ĉi tero, sed kiam vi devas foriri el la tera korpo, tiu scio perdiĝos kaj estos sen iu ajn utilo al vi!
Scio spirita estas vere de alia speco. Vi povas ĝin akiri nur, kiam vi estas kapabla unuigi vin kun la objekto de tiu scio.
Dum scio pereonta ĉiam estas la rezulto nur de komprenado, ekkaptado, malkovro, eltrovo kaj konkludado, la scio spirita, eterne daŭronta estas la rezulto de perfariĝa ekkono en la
propra interno. — Vi povas atingi nenion en la spirita sfero, escepte se vi lasas la spiriton ŝanĝi vin mem en via plej interna interno kaj fariĝas tio, kion vi volas ekkoni.
—” “La komenco de via vojo estas trovebla ĉi tie sur la tero, meze de la ĉiutaga vivo; ĉiuj vojostacioj estas ankoraŭ en sfero surtera; — nur kiam vi
estos sukcesinta atingi ilin laŭvice, vi povos vere malligi vin disde la tero kaj eniri en la regnon de la spirito, kie la fina celo vin atendas — — — Aĥ, kvankam multaj havas
la plej ardan deziron atingi la finan celon, ili ne povas levi sin al la ekkono, ke tiu fina celo estas atingebla nur, se oni serĉas la komencon de l’ vojo meze de la ĉiutaga vivo, kaj tiam direktas siajn okulojn al
la sekvanta vojostacio kiel unua intercelo, ĝis oni estas atinginta ĝin, kaj poste celas la tiam sekvantan! — Anstataŭe oni kredas, ke oni povas trovi la komencon de l’ vojo nur
per tio, ke oni fuĝas el la ĉiutaga vivo kaj formas al si per la fantazio mondon, kiu ŝuldas sian ekziston nur al la povo de imago! —”
“Oni evitu la formiĝon de “komunumoj” por tiu ĉi instruo kaj ne faru dogmon antaŭe
akceptendan el tio, kies verecon kaj realecon povas pruvi nur la sperto de la koro.”
El la postparolo
“Ĉiu povas resti memdone fidela al tiu kultanaro, kiu ekde lia frua juneco prezentis al li la gvidilon, per kiu li esperis trovi sian vojon al la spirito; kaj kiam li ĝin vere trovos per vivo laŭ la instruo tie ĉi
perita, li tiam scios pliprofundigi la dogmon de sia juneca kredo…”
El la postparolo
“Do ankaŭ tiu ĉi libro alportu liberigon kaj klarecon, kaj montru la vojon al la lumo al ĉiuj ĝin trovi volantaj! Ĉiuj havantaj la honestan volon ricevu el tiu ĉi libro la unuan
impulson atingi la spiritan altaĵon, de kie vidate la fina celo de ilia ekzisto ne restos por ili ‘sekreto’!”
El la postparolo
El la “La Libro pri la vivanta Dio” (entenata en tiu ĉi retejo): “Tiun ĉi libron legu neniu, kiu estas pia kredanto.
Tiun ĉi libron legu neniu, kiu neniam dubis pri Dio. Ĝi estas skribita por tiuj homoj, kiuj en severa interna luktado volis atingi sian Dion, sed lin ne
trovis... Ĝi estas skribita por ĉiuj, kiuj fiksiĝis inter la dornoj de duboj... Ilin ĝi helpos.
Al ili ĝi estos vojomontrilo.”
Komenco de la libro
“Komence, ho serĉanto, vi devos forgesi multon! – –
Oni donis al vi malĝustan ideon pri “Dio”, kaj tiel oni sufokis en vi per vanta instruo tiun ĝermon, el kiu estis disvolviĝonta, en la sanktaj akvoj de via plej profunda animo, la
“floro de lotuso”, en kiu la lumo eterne vin lumigonta povas esti “naskata” ... “La spirito, kiu ŝvebis super la akvo“ plenigas la senfinajn spacojn, sed vi povas
proksimiĝi al ĝi ne aliamaniere ol – en
vi!”
El la ĉapitro “La vojo”
“Iru mem vian propran vojon, sed lasu ankaŭ ĉiun alian tramigri sian propran vojon, –
eĉ se liaj celoj estas fore malantaŭ vi.”
El la ĉapitro “La vojo”
“Ne la solejo en dezerto, nek la vivado inter la sovaĝaj animaloj de la ĝangaloj
estas pli favoraj por via intenco, ol la vigla agado kaj moviĝado en urbo riĉa je loĝantoj, en kiu vi praktikas vian
profesion.”
El la ĉapitro “La vojo”
El “La libro pri la transa mondo” (entenata en tiu ĉi retejo) Ĉiu leganto de tiuj ĉi vortoj tute ignoru la eksteran personon de tiu skribinta ilin, kaj nur demandu sin en sia
propra koro, ĉu en ĝi estas trovebla akordo kun tio donita tie ĉi. |