El inter la libroj de la instruverkaro de Bô Yin Râ mi unue
elektis tiun titolitan “Das Geheimnis” (“La sekreto”) por tradukado en Esperanton. Kial? Precipe ĉar la aŭtoro ĝin eksplicite dediĉis “al ĉiuj serĉantoj en la
mondo”. Ĝi do ŝajnas al mi destinita aparte por serĉantoj inter la parolantoj de Esperanto, kiuj ja vivas en preskaŭ ĉiuj landoj de la terglobo.
Sed ankaŭ ĉar ĝi prezentas
la instruon de Bô Yin Râ en la formo de interparoladoj, en kiuj la tuta esenco de la instruo estas senvualigata progresive, kaj sen apogo sur specifa religia kredo. Oni do povas partopreni la inicadon paŝo post
paŝo, ne grave el kiu ajn kultura rondo oni originas.
Instruaj tekstoj de Bô Yin Râ prezentas apartan problemon al la tradukanto. Ili ne nur alportas informon; ilia lingvaĵo havas
kvaliton, kiu trovas sian plej proksiman analogaĵon en mantroj, ties sono kaj ritmo, ties efiko sur la animo. Ili do direktiĝas ne nur al la intelekto, sed ankaŭ al la anima sentemo de la leganto. Mi provis doni
impreson de tiu kvalito en la traduko laŭ mia povo, uzante adekvatan stilon kaj utiligante la mirigan eblon en Esperanto variigi la vortordon, kaj per tio la ritmon, de la frazo. Kiu volas vere sperti tiun kvaliton,
tiu legu la germanlingvan originalon, eĉ se tio signifus ke oni devus lerni la germanan. - Mi volonte sendos al interesatoj, per retpoŝto, dulingvan tekston en formo de pdf-dosiero kun paralela aranĝo de la germana
originalo kaj la Esperanta traduko.
Bô Yin Râ diras en la postparolo de la “Libro pri la vivanta Dio”: “En ĉiuj miaj libroj mi spirite parolas al la leganto kaj
tial devas uzi tipografiajn rimedojn, kiuj povas estigi en lia interno la sonon de la parolo.” Tiucele li instrukciis al la kompostisto i n t e r s p a c i g i aŭ kursivigi
la literojn de emfazitaj vortoj. En miaj tradukoj mi retenis tiun emfazadon, pro unuformeco uzante nur kursivajn literojn. La leganto bonvole ne rigardu tiun rimedon tiumaniere, kvazaŭ la aŭtoro (aŭ nun mi) ne konfidas al lia aŭ ŝia kapablo legi frazon kun laŭsenca akcentado de ties partoj. Tio, kion Bô Yin Râ havas por diri al serĉantoj, probable estos, almenaŭ grandparte, tiom nova al ili, ke tiu helpa rimedo probable estos tre bonvena.