|
“... Kelkfoje mi aŭdas pri homoj, kiuj kun komprenebla antaŭjuĝo ĉagreniĝas pro la
“ekzota” nomo, kaj sekve pensas havi kaŭzon por rifuzi la legadon de miaj libroj, sen esti leginta la enhavon de eĉ nur unu paĝo. Aliaj volonte ricevus ekzaktan “tradukon” de la nomo. Sed mi ne povas helpi alie ol ke mi diras al la unua: “Se vi ĉagreniĝas pro tio, ke mi skribas sub la nomo, en kiu sola mi laŭsone ekkonas min, kaj se tiu ĉi nomo sonas al vi tro
‹ekzote›, tiam nomu min kiel vi volas, sed legu tion, kion mi skribis ankaŭ por vi.” – Kaj al la alia: “Se vi nepre devas ‹pensi ion› aŭdante mian nomon, tiam estu pacienca tiom longe, ĝis vi povas
interne percepti la valorojn de lingvosonoj tiel same, kiel muzikisto perceptas la valorojn de sonoj prezentitaj en notoj.” ... Oni koncedu al mi la prudenton necesan por scii,
ke nur vivofremda malsaĝulo povus esti tiom mallerta, ke li nunatempe drapirus sin per ekzote sonanta pseŭdonimo, sed oni ankaŭ devus vidi el la enhavo de miaj libroj, ke oni ne povas imputi al mi la malhoneston, kiu
estus necesa por elekti “pseŭdonimon” povantan ŝajnigi, ke mi estas homo de malproksima, fremda gento.
El la eldoneja broŝureto “Warum ich meinen Namen führe” (Kial mi portas mian nomon) Jam antaŭ kelka tempo mi laŭsence diris pri la tri silaboj “Bô Yin Râ”, en eldoneja broŝureto, ke ne temas pri tri “vortoj”, el kies
signifo oni povus eltiri ian sekretan sencon, kvankam kiel silaboj ili respondas al radikoj en antikvaj lingvoj, – sed ke tiuj ĉi sep literoj formas mian “nomon” ekvivalentan al mia substanca-spirita esto,
tial ke iliaj sonaj kaj signaj valoroj konformas al mia eterna spirita esenco, same kiel en muziko certa grupo da notoj, signeblaj per literoj, konformas al certa akordo. (La “Y” en “Yin” estu elparolata kiel
“Ü”, proksimume kiel la “W” en “Win” en la malnova altgermana lingvo [“ŭin” en Esperanta transskribo – Rim. de la tradukinto], kaj ne povas anstataŭata per “J”. La cirkumfleksoj super “o”
kaj “a” signas prononcon longan.) El la postparolo de la libro “Briefe an Einen und Viele” (Leteroj al unu kaj multaj) |